Xi Jinping telefone interparolas kun novelektita filipina prezidento Marcos

Xiong Publikigita: 2022-05-18 17:51:49
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antaŭtagmeze de la 18a de majo la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping telefone interparolis kun la novelektita filipina prezidento Marcos.

Xi refoje gratulis al Marcos, ke li estas elektita kiel prezidento de Filipinoj.

Xi rimarkigis, ke Marcos persone partoprenis kaj vidatestis la progreson de la rilatoj inter Ĉinio kaj Filipinoj kaj estas konstruanto, subtenanto kaj antaŭeniganto de la amikeco inter la du landoj. Estas fama esprimo en Filipinoj: “Kiu ne konas la vojon de kie venantan, ne povas atingi malproksimen.” Ili devas heredi la dulandan amikecon, ne forgesi la komencan ideon, teni la ĝeneralan tendencon, bone skribi la artikolon de la dulanda amikeco, fari la planon de la dulandaj amikeco kaj kunlaboro ĝisfunde, kaj pluigi la dulandajn rilatojn al pli bela estonteco.

Marcos profunde rememoris sian amikan komunikadon kun Ĉinio. Li diris, ke la filipina popolo rigardas Ĉinion kiel unu el la plej gravaj partneroj. La filipina nova registaro prenos la rilatojn inter Filipinoj kaj Ĉinio por ĉefa direkto de siaj diplomatiaj politikoj kaj volas, kune kun Ĉinio, plifortigi diverstavolan komunikadon, profundigi kaj oftigi kunlaboron ekz. en komerco, infrastrukturo, energio, kulturo kaj edukado. Marcos esperis, ke la rilatoj inter Filipinoj kaj Ĉinio estu pli bonaj, pli fortaj kaj pli plenesperaj.

Dividu