Xi kaj nederlanda reĝo interŝanĝis gratulojn por 50a datreveno de diplomatiaj rilatoj

Henggang Publikigita: 2022-05-19 14:26:33
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj nederlanda reĝo Willem-Alexander merkrede interŝanĝis gratulajn mesaĝojn por la 50a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

En sia mesaĝo, Xi montris, ke de kiam Ĉinio kaj Nederlando starigis diplomatiajn rilatojn, iliaj rilatoj kreskis kun ĉiuflanka kunlaboro kaj donis fruktoriĉajn rezultojn.

Xi diris, ke en 2014, la du ŝtatestroj altigis rilatojn inter la du landoj al la malferma kaj pragmata partnereco por ampleksa kunlaboro, kaj pli elstaras la rolo de Nederlando kiel "pordego" en la kunlaboro de Ĉinio kaj la Eŭropa Unio.

Li aldonis, ke ekde la eksplodo de la nova kronviruso, Ĉinio kaj Nederlando subtenas unu la alian, pruvante la profundan amikecon inter la du landoj.

Li asertis, ke li donas grandan gravecon al disvolviĝo de la duflankaj rilatoj. Xi diris, ke li pretas kunlabori kun reĝo Willem-Alexander por antaŭenigi la daŭrigeblan, sanan kaj stabilan disvolviĝon de dulandaj rilatoj por la por la bono de la du landoj kaj iliaj popoloj.

Willem-Alexander diris, ke en la pasintaj 50 jaroj, la dulandaj rilatoj vigle disvolviĝis, kaj la interŝanĝoj pri komerco, interhomaj kulturoj kaj aliaj kampoj vigliĝis. Sub la komunaj klopodoj de ambaŭ flankoj, la elstaraj kaj fruktriĉaj nederland-ĉinaj rilatoj plu fortiĝos kaj disvolviĝos.

Dividu