Xi Jinping kaj Horta, prezidento de Orienta Timoro, reciproke sin mesaĝas por la 20-jariĝo de diplomatiaj rilatoj dulandaj

Xiong Publikigita: 2022-05-20 16:59:15
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 20an de majo la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping kaj Jose Ramos-Horta, prezidento de Orienta Timoro, reciproke sin mesaĝis por celebri la 20-jariĝon de diplomatiaj rilatoj dulandaj.

Xi notis, ke en tiuj ĉi 20 jaroj Orienta Timoro aktive disvolvis la ekonomion, plibonigis la popolan vivtenon, kaj pro tio ĝi prezentas sin vivplena kaj prospera. La amikeco inter Ĉinio kaj Orienta Timoro havas longan historion. Xi diris ke li volas, kune kun Horta, klopodi, por ke la ampleksa kunlabora partnereco bazita sur amikeco kaj konfido ĉiam paŝu al nova ŝtupo, kaj por ke la du landoj kaj la dulandaj popoloj estu feliĉaj.

Horta diris, ke Orienta Timoro aprezas Ĉinion, ĉar tiu ludas ŝlosilan rolon por la paco kaj stabileco de la regiono kaj la mondo, kaj ĝi dankas Ĉinion, ĉar tiu donis grandan helpon en la konstrua proceso de Orienta Timoro. Orienta Timoro firme staru kun Ĉinio kaj faru eblon por la amikeco kaj kunlaboro inter la du landoj.

En la sama tago ankaŭ la ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj Horta, prezidento de Orienta Timoro, sendis gratulmesaĝon al si reciproke por celebri la 20-jariĝon de diplomatiaj rilatoj dulandaj.

Dividu