Xi Jinping kaj patro: Homoj kun sinceraj puraj koroj

Ĝoja Publikigita: 2022-05-24 13:02:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xi Jinping tiel priskribis sian patron Xi Zhongxun en letero por gratuli naskiĝtagon de la patro: "Kiel maljuna bovo vi silente laboras por la ĉina popolo. Tio kuraĝigas min ĵeti mian tutvivan energion al servado por popolamasoj."

Xi diris: "Multajn trezorajn kaj noblajn kvalitojn mi esperas heredi kaj altiri el la patro, inter ili unu ĝuste estas 'sincera kaj pura koro'".

"Mi estas filo de kamparanoj"

Xi Zhongxun estas "gvidanto venanta de popolamasoj". Li ofte diris, ke li estas filo de kamparanoj kaj ĉiam rigardas sin kiel membron de la labora popolo. Li diris, "Sen subteno de popolamasoj ne ekzistas nia ĉio."

Korto kie loĝis Xi Zhongxun en vilaĝo Nanyi de provinco Guansu

Korto kie loĝis Xi Zhongxun en vilaĝo Nanyi de provinco Guansu.

De la mezparto de la provinco Shaanxi Xi Zhongxun komencis partoprenon en revolucio, tial li tutvive prizorgis la lokon. Dum sia sesjara restado en la loko li ĉiam estis kune kun popolamasoj. Kiam popolanoj suferis malfacilojn kaj havis demandojn kaj dubojn, ili diris, "Petu Zhongxun." Popolanoj rigardis Xi Zhongxun kiel plej intiman amikon.

Xi Jinping por ĉiam memoras tiun ĉi simplan senton pri kamparanoj, "Mia avo estas kamparano, kiel kamparano mia patro komencis revolucion, ankaŭ mi laboris kiel kamparano sep jarojn."

Xi Jinping (maldekstre la dua) troviĝis en gubernio Yanchuan de provinco Shaanxi en 1973

Xi Jinping (maldekstre la dua) troviĝis en gubernio Yanchuan de provinco Shaanxi en 1973.

Malpli-ol-16-jara Xi Jinping en 1969 el Pekino atingis la nordon de la provinco Shaanxi, fariĝis membro de la Liangjiahe-brigado kaj komencis produkton kaj vivon en la kamparo. En la pli ol 2 400 tagoj kaj noktoj li komune laboris, vivis kaj loĝis kun lokaj kamparanoj, ne nur akiris profundan amikecon kun ili, sed ankaŭ profunde komprenis ĉinan kamparon, ĉinajn popolanojn kaj ĉinan bazan nacian staton.

Deveno el la popolo kaj enradikiĝo en la popolo estas la senŝancelebla komenca aspiro de la du gereraciaj membroj de la Komunista Partio de Ĉinio, kiel Xi Jinping kaj lia patro.

"Meti vere popolamasojn en koron"

Xi Jinping vizitis iaman laborejon de patro Xi Zhongxun dum sia esploro en urbo Yulin de provinco Shaanxi.

Xi Jinping vizitis iaman laborejon de patro Xi Zhongxun en Shaanxi

Xi Jinping vizitis iaman laborejon de patro Xi Zhongxun en Shaanxi.

Ekzistas la okupfrapaj vortoj en ekspozicejo: Stabile sidu ĉe popolanoj.

Plena je sento Xi Jinping rememoris la paroladon de Xi Zhongxun: "Stabile sidu ĉe popolanoj."

Xi Zhongxun faras esploron kaj komprenas produkton kaj reformon de entrepreno en la provinco Guangdong

Xi Zhongxun faras esploron kaj komprenas produkton kaj reformon de entrepreno en la provinco Guangdong.

Post 16-jara sufero Xi Zhongxun venis al la provinco Guangdong kaj komencis regadon tie. Li energioplene sin ĵetis en laboroj por urĝeco el tempo kaj misio de la historio. Ofte nokte post laboro li legis librojn kaj ĵurnalojn por kompreni staton enlandan kaj eksterlandan, kiel li diris, unu tago devas esti uzata kiel du tagoj.

Tion vidante Qi Xin, edzino de Xi Zhongxun, diris, "Kiel lia edzino mi tre komprenas lin, li volas reakiri la tempon de la 16 jaroj kaj multe fari aferojn por la KPĈ kaj la popolo."

Post kiam Xi Jinping ekprenis registaran oficon, Xi Zhongxun diris al li, ke kian grandan potencon li posedas, li ne forgesu diligente labori por la popolo, vere zorgi pri la popolo, intime kontakti kun popolamasoj kaj esti simpla.

Xi Jingping memoras tion kore ĉiam.

Servanta kiel gubernia partia sekretario de gubernio Zhengding de la provinco Hebei, Xi Jinping aŭskultas opiniojn de lokanoj en strato en 1983

Servanta kiel gubernia partia sekretario de gubernio Zhengding de la provinco Hebei, Xi Jinping aŭskultas opiniojn de lokanoj en strato en 1983.

Dependi de la popolo kaj servi al la popolo estas la komuna respondeco ankaŭ forto de Xi Jinping kaj la patro.

"La popolo estas la regpotenco, la lando estas la popolo."

Dumvive Xi Zhongxun spertis diversajn periodojn de revolucio, konstruo kaj reformo de Ĉinio.

Xi Zhongxun en la nordo de Shaanxi, 1946

Xi Zhongxun en la nordo de Shaanxi, 1946.

Rememora artikolo diras, ke Xi Zhongxun partoprenis en finplenumo de du grandaj historiaj misioj: fondo de revolucia bazo en Shaanxi kaj Gansu kaj fondo de ekonomia speciala regiono sub rekta gvidado de la centra registaro kun apogo de Deng Xiaoping kaj Ye Jianying

La du grandaj historiaj misioj estas ĉirkaŭ la popolo, la unua celas liberigi la popolon kaj la dua riĉigi kaj feliĉigi la popolon.

Xi Zhongxun diris: "Ni neniam forgesu, ke la popolo estas la regpotenco kaj la lando estas la popolo" en la ceremonio por celebri la 50-an datrevenon de la fondo de Ĉina Popola Respubliko.

Ankaŭ Xi Jinping multfoje menciis, "La popolo estas la regpotenco kaj la lando estas la popolo”, kaj en esploro diris kun profunda sento: "Batalante kaj defendante por regado, La KPĈ celas protekti la popolon kaj doni bonan vivon al la popolo."

Xi Jinping vizitis kaj konsolis popolamasojn kun malfaciloj en vilaĝo Luotuowan de la provinco Hebei, la 30-an de decembro, 2012.

Xi Jinping vizitis kaj konsolis popolamasojn kun malfaciloj en vilaĝo Luotuowan de la provinco Hebei, la 30-an de decembro, 2012.

De post la 18-a Nacia Kongreso de la KPĈ, Xi Jinping vizitis ĉiujn 14 tre malfacilajn lokojn kaj faris pli ol 50 esplorojn pri helpo al malriĉuloj, kaj firme portis la historian devon sur ŝultrojn de "rigardo de vera malriĉeco" al "vera malliberigo de malriĉeco".

Xi Jinping montris en la unua plena sesio de la 19-a Centra Komitato de la KPĈ, la 25-an de oktobro, 2017, "La partio kaj la popolo donis al ni historian gravan taskon, kio estas alta fido kaj sincera deziro al ni. Ni ne forgesu komencan aspiron, firme memoru mision, rigore plenumu devon, diligente laboru, per kaj korpo kaj animo servu al la partio kaj la lando kaj strebu al ĉiudimensia finkonstruo de bonstata socio kaj gajno de granda venko de la socialismo kun ĉinaj trajtoj en la nova epoko."

"Sen miaj propraj celoj mi vivas por la popolo." Jen la sincera komenca aspiro de Xi Jinping kaj la patro.


Dividu