Xi renkontiĝis kun alta komisaro de UN pri homaj rajtoj

Yu Publikigita: 2022-05-25 17:27:17
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede renkontiĝis kun alta komisaro de la UN pri homaj rajtoj Michelle Bachelet per videoligo.

Xi bonvenigis la viziton de Bachelet al Ĉinio, eksplikis gravajn demandojn rilatajn al disvolviĝo de homaj rajtoj de Ĉinio kaj akcentis, ke la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj la ĉina registaro sin devontigas al ampleksa protekto kaj certigo de homaj rajtoj. Li diris, ke de post sia naskiĝo la KPĈ portas la mision serĉi feliĉon por la ĉina popolo kaj rejunigon por la ĉina nacio.

Prezidanto Xi montris, ke rilate al protektado de homaj rajtoj, neniu povas deklari perfektecon, kaj ĉiam estas loko por plibonigo. Surbaze de egaleco kaj reciproka respekto, Ĉinio volas aktive fari dialogon kaj kunlaboron pri homaj rajtoj kun ĉiuj aliaj partioj por plivastigi komunan komprenon, redukti diferencojn, antaŭenigi reciprokan lernadon, kune serĉi progreson kaj antaŭenigi la internacian aferon pri homaj rajtoj por pli granda profito de popoloj tra la mondo. Nun, plej grave estas labori pri la sekvaj kvar prioritatoj:

Unue, oni devas preni popolon kiel la plej gravan. Estas grave preni la popolajn interesojn kiel la fundamentan celon, fari kontinuajn klopodojn por trakti la plej urĝajn demandojn, kiuj rekte koncernas la popolon, kaj klopodi por liveri pli bonan vivon al la popolo. Tio estas la plej granda homa rajto.

Due, oni devas respekti la vojojn de diversaj landoj por disvolvado de homaj rajtoj. Homaj rajtoj havas historiajn, konkretajn kaj praktikajn fonojn. Kun malsamaj naciaj kondiĉoj, historioj, kulturoj, sociaj sistemoj kaj niveloj de ekonomia kaj socia evoluado, landoj devas kaj povas esplori taŭgajn vojojn de disvolviĝo de homaj rajtoj laŭ naciaj realaĵoj kaj popolaj bezonoj.

Trie, oni devas adapti tutecan rimedon por ĉiuj kategorioj de homaj rajtoj. Homaj rajtoj estas enhavriĉa kaj plenampleksa koncepto, kaj devas esti progresigitaj per integraj kaj sistemaj rimedoj. Por evoluantaj landoj, la rajtoj pri ekzistado kaj disvolvado estas la ĉefaj homaj rajtoj. Necesas pli da klopodoj por realigi disvolviĝon de pli alta kvalito, efikeco, egaleco, daŭrigebleco kaj sekureco kaj doni fortajn garantiojn al la progresigo de homaj rajtoj.

Kvare, oni devas plifortigi tutmondan regadon de homaj rajtoj. La akcelo kaj protekto de homaj rajtoj estas komuna afero de la homaro kaj postulas la komunajn klopodojn de ĉiuj.

S-ino Bachelet esprimis dankon al Ĉinio pro akcepto de ŝia vizito malgraŭ la defio de KOVIM-19, la unua vizito al Ĉinio fare de la alta komisaro de la UN pri homaj rajtoj en 17 jaroj. Ŝi alte taksas kaj ŝategas ĉi tiun viziton kaj havos ampleksajn kontaktojn kaj rektan komunikadon kun la ĉina registaro kaj ĉinoj el malsamaj sektoroj. La alta komisaro certas, ke ĉi tiu vizito donos al ŝi pli bonan komprenon pri Ĉinio. Ŝi admiris la klopodojn kaj atingojn de Ĉinio en elimino de malriĉeco, protektado de homaj rajtoj kaj realigo de ekonomia kaj socia disvolviĝo, kaj laŭdis la gravan rolon de Ĉinio en subtenado de multflankismo, traktado de tutmondaj defioj kiel klimatŝanĝiĝo, kaj antaŭenigo de daŭripova disvolviĝo tra la mondo. La alta komisarejo volas plifortigi komunikadon kaj esplori kunlaboron kun la ĉina flanko por fari komunajn klopodojn por la progreso de la tutmonda afero pri homaj rajtoj.



Dividu