Xi: oni devas profundigi esploradon pri historio de ĉina civilizacio, kaj plifortigi historian konscion kaj kulturan memfidon

Publikigita: 2022-05-28 16:46:22
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Posttagmeze de la 27-a de majo, la Politika Buroo de la Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio faris la tridek-naŭan kolektivan studon pri profundigo de la projekto esplori la fonton de la ĉina civilizacio. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, substrekis prezidante la studon, dirante ke la ĉina civilizacio havas longan historion kaj estas vasta kaj profunda, ĝi estas la unika spirita simbolo de la ĉina nacio, la fundamento de nuntempa ĉina kulturo, la spirita ligo, kiu konservas la ĉinojn tra la mondo, kaj la trezoro de ĉina kultura novigo. En la longa historia procezo, kun la decido kaj volo de memplibonigo, la ĉina nacio trapasis disvolvan procezon malsaman al tiu de aliaj civilizacioj en la mondo. Necesas profunde kompreni la disvolvan historion de la ĉina civilizacio dum pli ol 5 000 jaroj, profunde gvidi la esploradon pri la historio de la ĉina civilizacio, antaŭenigi la tutan partion kaj la tutan socion plifortigi historian konscion, plifortigi kulturan memfidon, senŝanceliĝe sekvi la vojon de socialismo kun ĉinaj trajtoj, kaj pene labori por ĉiuflanke konstrui la socialisman modernigon kaj realigi grandiozan rejuniĝon de la ĉina nacio.

Wang Wei, direktoro kaj esploristo de la Historio-Fako de la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, klarigis la demandon kaj prezentis laborproponojn. Membroj el la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ atenteme aŭskultis la klarigon kaj diskutis kune.

Dividu