Xi renkontiĝis kun nova ĉefadministranto de HKSAR John Lee

Qiujieming Publikigita: 2022-05-30 20:55:17
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun John Lee, la nova nomumita sesa ĉefadministranto de Honkonga Speciala Administracia Regiono (HKSAR) lunde en Pekino.

Lee, kiu venkis en la elekto por ĉefadministranto la 8an de majo, enoficiĝos la 1an de julio 2022.

Xi gratulis Lee, ke tiu venkis en la elekto kaj estis nomumita de la centra registaro.

Lee, kiu konservas la neŝanceleblan sintenon ami la patrion kaj HKSAR, pretas alpreni respondecojn kaj aktive plenumi siajn devojn, Xi diris, ke Lee faris kontribuojn por protekti nacian sekurecon kaj prosperon kaj stabilecon de Honkongo en diversaj funkcioj.

Xi diris al Lee, “La centraj aŭtoritatoj donas plenan jeson al vi kaj havas plenan fidon al vi.”

Laŭ la nova balotsistemo, HKSAR sukcese okazigis elektojn de la Elekta Komitato, la sepa-perioda Leĝdona Konsilio kaj la sesa-perioda ĉef-oficulo ekde la pasinta jaro.

Xi diris, ke estas pruvite, ke la nova balotsistemo ludis decidan rolon en la efektivigo de la principo de “patriotoj administrantaj Honkongon”, garantiante la pozicion de hongkong-anoj kiel propraj mastroj, kaj la bonan medion, en kiu ĉiuj sektoroj de la socio laboras kune por la disvolviĝo de Honkongo.

Xi diris, ke ĉi tio estas politika kaj demokratia sistemo, kiu konformas al la principo “unu lando, du sistemoj” kaj taŭgas al la realaĵoj kaj bezonoj de Honkongo por disvolvado. Ĝi devas esti ŝatata kaj subtenata dum longa tempo.

Ĉi-jare estas la 25a datreveno de la reveno de Honkongo al la patrujo.

Xi diris, ke malgraŭ defioj dum la lastaj 25 jaroj, la praktiko de “unu lando, du sistemoj” en Honkongo estis treege sukceso. La decido de la centraj aŭtoritatoj plene kaj fidele efektivigi la principon “unu lando, du sistemoj” neniam ŝanceliĝis, nek ŝanĝiĝos.

Xi diris, ke danke al la kunordigaj klopodoj de la centra registaro, la registaro de HKSAR kaj la tuta socio, Honkongo atingis gravan transiron de kaoso al ordo kaj nun estas en decida stadio de progresado al prospero, kaj ke li kredas, ke la nova registaro de HKSAR alportos novajn ŝanĝojn kaj Honkongo faros novajn progresojn en sia disvolviĝo.

Altrangaj oficistoj inkluzive de Han Zheng kaj Xia Baolong ĉeestis la kunvenon.

Dividu