Xi bondeziras infanojn progresi en lernado kaj vivi kaj kreski vigle

Xiong Publikigita: 2022-05-31 20:04:54
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Okaze de la 40-jariĝo de la Ĉina Infana Centro Xi Jinping, kiel ĝenarela sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, tiel ankaŭ ŝtata prezidanto de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, adresis mesaĝon por esprimi varman gratulon kaj, okaze de la Internacia Infana Tago, en la nomo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio salutis la tutlandajn infanojn, bondezerante ke la infanoj progresu en lernado, vivu ĝoje kaj kresku fortike.

En la mesaĝo Xi diris, ke de la 40 jaroj, por la Partio, la Ĉina Infana Centro senŝanceliĝe kulturas la posteulojn kaj, por la ŝtato, edukas kapablaj heredontojn. Ĝi faris pozitivan kontribuon por flegi konstruontojn kaj daŭrigontojn de la socialisma afero.

La Ĉina Infana Centro fondiĝis en 1982. Ĝi estas la unua ŝtatnivela esplora institucio por eksterlerneja edukado kaj infana disvolviĝado. Dum la 40 jaroj ĝi impone progresis en diversaj aferoj kaj aranĝis diversspecajn aktivecojn sume por centoj da milionoj da infanoj.

Dividu