Publikiĝos artikolo de Xi pri starigo de moderniĝo de kunekzisto de homo kun naturo

Qiujieming Publikigita: 2022-05-31 20:23:05
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Artikolo de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), pri starigo de moderniĝo de la harmonia kunekzisto de la homo kun la naturo, estos publikigita merkrede.

La artikolo de Xi, ankaŭ ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, estos publikigita en la ĉi-jara 11a numero de la gazeto Qiushi, ĉefa revuo de la Centra Komitato de la KPĈ.

La artikolo diras, ke ekde la 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, la ĝenerala gvidado de la partio en la konstruado de ekologia civilizacio fortiĝis, la konstruado de ekologia civilizacio estis metita en elstaran pozicion en la ĝenerala laboro, serio da gravaj kaj strategiaj aranĝoj estis faritaj, kaj serio da fundamentaj, pioniraj kaj longdaŭraj laboroj efektiviĝis, la persistemo, la intenseco, kaj la rezultoj estas senprecedencaj, kaj la konstruado de ekologia civilizacio spertis historiajn, turniĝajn kaj ĝeneralajn ŝanĝojn de la realigo ĝis la praktiko.

La artikolo diras, ke ekologia mediprotektado kaj ekonomia disvolvado estas dialektike unuigitaj kaj reciproke plifortigaj. Konstrui ekologian civilizacion kaj akceli verdan, malaltkarbonan kaj ciklan disvolviĝon povas ne nur kontentigi la kreskantajn bezonojn de la popolo por bela ekologia medio, sed ankaŭ akceli la realigon de pli bonkvalita, pli efika, pli justa, pli daŭrigebla kaj pli sekura disvolvado, kaj ekiri civilize disvolvan vojon kun produktada disvolviĝo, bonhava vivo kaj bona ekologio.

Dividu