Xi Jinping kaj kartvela prezidento reciproke sendis gratulan mesaĝon pro 30a datreveno de establiĝo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Kartvelio

Pluveta Publikigita: 2022-06-09 14:57:18
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 9an de junio ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping kaj kartvela prezidento Salome Zurabishvili reciproke sendis gratulan mesaĝon pro la 30a datreveno de la establiĝo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Kartvelio.

Xi montris, ke Ĉinio kaj Kartvelio estas tradiciaj kunlaboraj partneroj. Post establiĝo de la diplomatiaj rilatoj antaŭ 30 jaroj la du flankoj efike antaŭenpuŝis diverskampan kunlaboron, faris efikan akordigon en internaciaj aferoj kaj akcelis sanan kaj stabilan disvolviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Karvelio. Post eksplodo de la novkronvirusa epidemio la du popoloj sincere helpis unu la alian, kune forigis malfacilojn kaj komune batalis kontraŭ la epidemio.

Xi emfazis, ke li alte atentas la rilatojn inter Ĉinio kaj Kartvelio, kaj volas kune kun prezidento Zurabishvili antaŭenpuŝi la dulandajn rilatojn, akceli diverskampan kunlaboron kaj profitigi la du landojn kaj la du popolojn okaze de la 30a datreveno.

Zurabishvili diris, ke Kartvelio aktive disvolvas amikajn rilatojn kun Ĉinio kaj volas kune kun Ĉinio profundigi la kunlaboron kaj akceli komunan prosperon de la du landoj.

Dividu