Xi inspektas ĉinan sudokcidentan urbon Meishan

Yu Publikigita: 2022-06-09 17:30:41
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, merkrede inspektis la urbon Meishan en la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan.

Matene, li vizitis la vilaĝon Yongfeng kaj San Su Ci, la memortemplon kaj iaman loĝejon de Su Xun kaj liaj du filoj Su Shi kaj Su Zhe, tri literaturaj majstroj de la dinastio Norda Song (960-1127).

Xi informiĝis pri lokaj klopodoj antaŭenigi altnorman disvolviĝon de kamparo, akceli grenproduktadon, akceli kamparan revigliĝon, konservi efikan preventadon kaj regadon de KOVIM-19 kaj protekti historiajn kaj kulturajn heredaĵojn.

La provinco Sichuan, troviĝanta en sudokcidenta Ĉinio, kovras areon de 486 000 kvadrataj kilometroj, kaj estas kvina en la lando laŭ la tera areo.

Laŭ la provinca registaro, en 2021, la pokapa malneta regiona produkto de la provinco atingis 64 326 juanojn (preskaŭ 10 000 usonajn dolarojn), okupante 79,4 procentojn de la landa averaĝo.

Dividu