Xi inspektas ĉinan sudokcidentan urbon Yibin

Yu Publikigita: 2022-06-09 19:04:02
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, merkrede inspektis la urbon Yibin en la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan.

Posttagmeze li vizitis Sanjiangkou, kie la riveroj Jinsha kaj Minjiang konverĝas al Jangzio, la universitaton Yibin kaj la fotoelektronikan kompanion XGIMI.

Xi informiĝis pri lokaj klopodoj por la restarigo kaj protektado de ekologia medio laŭ Jangzio, dungado de altlernejaj diplomiĝintoj kaj sendependa novigado de la entreprenoj.

Matene en tiu tago, li vizitis la vilaĝon Yongfeng kaj San Su Ci, la memortemplon kaj iaman loĝejon de Su Xun kaj liaj du filoj, Su Shi kaj Su Zhe, tri literaturaj majstroj de la dinastio Norda Song (960-1127).

Dividu