Prezidanto Xi instigas junulojn kontribui al ĉina-afrikaj rilatoj

Yu Publikigita: 2022-06-10 15:09:42
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), merkrede respondis leteron de ĉiuj partoprenantoj de la Kurso 2022 de Gvidaj Kadroj de la Eksa Sud-afrika Liberiga Movado en la Estriva Lernejo Mwalimu Julius Nyerere.

Xi diris en sia letero, ke li ĝojas scii, ke la kurso estis sukcese okazigita, en kiu la partoprenantoj diskutis pri la gravaj temoj, kian disvolviĝon reganta partio devas konduki sian landon serĉi en la nova epoko kaj kiel realigi ĝin, lernis unu de la alia kaj akiris pli bonan komprenon pri tiaj temoj.

Xi montris, ke la realigo de nacia disvolviĝo, nacia rejuniĝo kaj popola feliĉo postulas daŭrajn klopodojn por generacioj. Konstrui pli bonan mondon postulas interŝanĝojn kaj reciprokan lernadon inter landoj. Li diris, ke la partoprenantoj decidiĝis esti la pioniro de la epoko kaj la kolono de nacia rejuniĝo, kio estas la origina celo de la lernejo.

Xi atentigis, ke Ĉinio kaj Afriko apartenas al komunumo kun komuna estonteco, kiu dividas feliĉon kaj malfeliĉon, kaj la espero de longdaŭra amikeco inter la ĉina kaj afrika popoloj estas metita sur la pli junan generacion.

Xi akcentis, ke li esperas, ke la partoprenantoj memvole surŝultrigu la respondecon kaj mision komisiitajn de ĉi tiu epoko, aktive partoprenu en la afero de la ĉina-afrika amikeco, disvolvu kaj transdonu la spiriton de ĉina-afrika amikeco kaj kunlaboro, kaj kontribuu al la konstruado de altkvalita ĉina-afrika komunumo kun komuna estonteco.

Dividu