​Grava artikolo de Xi: “Senŝanceliĝante iri la homrajtan evoluvojon de Ĉinio kaj pli bone antaŭenigi la disvolviĝon de nialanda homrajta afero”

Xiong Publikigita: 2022-06-15 17:56:54
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la 12a numero de la revuo Qiushi, eldonota la 16an de junio, aperos artikolo de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, “Senŝanceliĝante iri la homrajtan evoluvojon de Ĉinio kaj pli bone antaŭenigi la disvolviĝon de nialanda homrajta afero”.

En la artikolo reliefiĝas tio, ke la amzorgo pri la vivo, valoro, digno de la homo, kaj la alireblo de ĉiu homo al homaj rajtoj, estas la komuna strebado de la homa socio. Respekto kaj garantio de homaj rajtoj ĉiam estas celataj de la Komunista Partio de Ĉinio. Tra sia tuta historio dum cent jaroj la Partio kunligis kaj gvidis la popolon, senĉese farante ĉion eblan por havigi, respekti, garantii kaj disvolvi homajn rajtojn. Kaj ekde la 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, la afero de homaj rajtoj en Ĉinio progresis rimarkinde kaj historie signife.

Dividu