Xi telefone konversis kun rusa prezidento Putin

Xiong Publikigita: 2022-06-15 20:31:52
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Posttagmeze de la 15a de junio la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping telefone konversis kun la rusa prezidento Putin.

Xi diris, ke en la lastaj jaroj, kvankam la tutmonda situacio evoluis ŝanĝiĝeme, tamen la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio iris en bona stato. Ĉinio volas kune kun Rusio praktiki kunlaboron kaj igi ĝin stabila. Ĉinio volas kune kun Rusio subteni unu la alian kaj fari intiman kunagadon en kernaj interesoj kaj gravaj problemoj, kiel ekzemple en suvereneco kaj sekureco, kaj ankaŭ en internaciaj kadroj du- aŭ plur-flankaj, kiel ekzemple en UN, BRICS-landoj kaj ŜKO.

La dulandaj ŝtatestroj ankaŭ interŝanĝis opiniojn pri la problemo de Ukrainio.

Dividu