Xi Jinping prezidos 14an renkontiĝon de gvidantoj de BRICS

Mirinda Publikigita: 2022-06-17 14:34:11
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 23an de junio en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping prezidos la 14an renkontiĝon de gvidantoj de BRICS. La renkontiĝo okazos en videoligo kaj la ĉeftemo estas “Konstrui altkvalitan partnerecon kaj kune krei epokon de tutmonda disvolvo”.

En la 24a ĉimonate Xi Jinping prezidos altnivelan dialogon pri tutmonda disvolvo. La dialogo okazos en videoligo kaj la ĉeftemo estas “Konstrui tutmondan disvolvan partnerecon en nova epoko kaj kune efektivigi daŭripovan disvolvan tagordon de 2030”. Gvidantoj de BRICS-landoj kaj gvidantoj de koncernaj novaj emerĝantaj landoj kaj evoluantaj landoj ĉeestos la dialogon.

En la 22a de junio Xi per videoligo ĉeestos inaŭguron de Industria kaj Komerca Forumo de BRICS kaj faros ĉefan parolon.

Dividu