Xi Jinping gvidas stabilan progreson de ĉina ekonomio kaj socio

Xiong Publikigita: 2022-06-17 16:26:38
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 17an de junio la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kunvenis por ekzameni “Raporton pri plibonigoj de financaj branĉoj laŭ la okafoja inspekta rondvojaĝo aranĝita de la 19a Centra Komitato”. La kunvenon prezidis Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio.

La kunveno opinias, ke la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kun kamarado Xi Jinping kiel kerno koncentras sian atenton sur inspektan rondvojaĝon, kaj prenas tiun laboron kiel memrevolucion de la Partio kaj kiel strategie sisteman aranĝon por ke la Partio komplete sin disciplinu. La laboro de inspekta rondiro estas grava. Ĝi servas por la centraj kaj esencaj laboroj. Ĝi engaĝiĝas pri plifortigo de politika kontrolo, pri trovo de problemoj, pri antaŭenigo de reformo kaj disvolvo, kaj krome, ĝi ludas rolon kontraŭ koruptado.

Dividu