Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la 25an Internacian Ekonomian Forumon de Sankt-Peterburgo kaj faris paroladon

Ema Publikigita: 2022-06-18 10:42:37
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede vespere ĉeestis la plenan sesion de la 25a Internacia Ekonomia Forumo de Sankt-Peterburgo per videoligo laŭ invito kaj faris paroladon.

Xi indikis, ke la mondo alfrontas gravajn ŝanĝojn kaj pandemion ambaŭ neviditajn en jarcento, ekonomia tutmondiĝo suferas kontraŭfluon, kaj estas senprecedenca defio efektivigi la Tagordon por Daŭripova Evoluigo de UN antaŭ 2030. En tempo, kiam la internacia komunumo estas tiel fervora pri atingado de pli egala, daŭripova kaj sekura disvolviĝo, ni devas kapti ŝancojn, renkonti defiojn kaj antaŭenpuŝi la efektivigon de la Tutmonda Disvolva Iniciato por konstrui komunan estontecon de paco kaj prospero.

Xi montris, ke forta elasteco, enorma potencialo kaj longtempa daŭripovo, kiuj konsistigas la fundamentojn de la ĉina ekonomio, ne ŝanĝiĝis. Ni havas plenan konfidon pri la ekonomia disvolviĝado de Ĉinio. Ĉinio daŭre antaŭenigos altkvalitan disvolviĝon, firme vastigos altnivelan malfermon kaj antaŭenpuŝos altkvalitan kunlaboron por la Zono kaj Vojo.

Ĉinio staras preta kun Rusio kaj ĉiuj aliaj landoj por esplori disvolvajn perspektivojn, dividi kreskajn ŝancojn, kaj faras novajn kontribuojn por profundigi tutmondan disvolvan kunlaboron kaj konstrui komunumon kun komuna estonteco por la homaro.

La plena sesio de la 25a Internacia Ekonomia Forumo de Sankt-Peterburgo okazis interrete kaj ĉeeste en Sankt-Peterburgo de Rusio la 17an de junio. Rusa prezidento Vladimir Putin, egipta prezidento Abdel Fattah El-Sisi, kazaĥa prezidento Kassym-Jomart K. Tokayev, inter aliaj, ĉeestis la eventon.

Dividu