Xi prezidis la 40an kolektivan studadon de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ

Xiong Publikigita: 2022-06-18 17:06:21
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Posttagmeze de la 17a de junio, la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio faris la 40an kolektivan studadon por radikale elimini korupton. La ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, Xi Jinping prezidis la studadon, ĉe kiu li emfazis, ke la batalo kontraŭ korupto estas la plej granda politiko, ĉar ĝi koncernas la interesojn de la popolo, kaj ke la politika batalo estas tiel grava kaj en tiu estas malpermesata malvenko. En tia okazo estas necese plifortigi la konstruadon de partia laborstilo kaj altigi la koncepton pri batalo kontraŭ korupto, levi la nivelon kaj kapablon kontraŭ korupto ĝis tiagrade, ke oni ne kuraĝu, nek povu, nek volu koruptiĝi.

En la studado Xi Jinping faris gravan paroladon. Li diris, ke kuraĝe sin revolucii estas frapanta karaktero de la Partio, kiu kulturiĝis tra cent jaroj da batalado kaj laborado. Per senprecedenca batalado kontraŭ korupto la Partio akiris la sangan kaj karnan ligon kun la popolamasoj, kiuj elkore subtenas la Partion, kaj kiuj, unuigitaj sub la Partio, marŝas antaŭen kaj faras sian kontribuon por ke la ĉina nacio realigu sian grandan reprosperiĝon.

Dividu