Ĉina prezidanto Xi Jinping instigas al studentoj de la Infanteria Akademio de la Popola Liberiga Armeo (PLA) kontribui al la afero de plifortigo de la ĉinaj armitaj trupoj.
Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en sia letero responda al ĉiuj studentoj de la akademio, kiuj diplomiĝos ĉi-jare.