Xi : Ĉinio plue plifortigos malfermon

Yu Publikigita: 2022-06-22 19:56:39
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede diris, ke Ĉinio plue plifortigos malfermon kaj kreskigos komercan medion, kiu estas bazita sur merkataj principoj, regata laŭ leĝo kaj konforma al internaciaj normoj.

Li instigis al entreprenoj investi kaj disvolviĝi en Ĉinio, plibonigi komercan kaj ekonomian kunlaboron kaj kunhavi disvolvajn ŝancojn.

Xi faris la rimarkojn dum sia tonika parolado en virtuala formo en la malferma ceremonio de la Komerca Forumo de BRICS.

Xi diris, ke Ĉinio plifortigos makropolitikan reĝustigon kaj prenos pli efikajn rimedojn por atingi la sociajn kaj ekonomiajn disvolvajn celojn de 2022 kaj minimumigi la influon de KOVIM-19. Li akcentis, ke Ĉinio ĉiam persistis en la principo "popolo unua kaj vivo unua", konstruis solidan defendon kontraŭ la epidemio kaj firmigis la rezultojn de preventado kaj regado de epidemio. La rimedoj maksimume protektis la vivojn kaj sanon de la popolo kaj stabiligis la bazojn de ekonomia kaj socia disvolviĝo kiel eble plej multe.

Xi alvokis konservi la multflankan komercan sistemon kun la Monda Organizo pri Komerco ĉe ĝia kerno, forigi komercajn, investajn kaj teknologiajn barojn, kaj kune labori por konstrui malferman mondan ekonomion.

Dividu