Xi prezidis la 14an Pintkunvenon de BRICS

Lucia Publikigita: 2022-06-23 22:44:21
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde prezidis la 14an Pintkunvenon de BRICS en Pekino per videoligo sub la temo "Forĝado de Altkvalita BRICS-Partnereco, Bonvenigo de Nova Epoko por Tutmonda Evoluado.”

Ĉinio, la prezidanto de BRICS ĉi-jare, vokis al membrolandoj kreskigi altkvalitan partnerecon kaj komenci novan vojaĝon de kunlaboro.

La pintkunvenon ĉeestis ankaŭ sudafrika prezidento Cyril Ramaphosa, brazila prezidento Jair Bolsonaro, rusa prezidento Vladimir Putin kaj hinda ĉefministro Narendra Modi.

Xi diris, ke en ĉi tiu historia vojkruciĝo, BRICS ne nur retrorigardos la pasintecon kaj memoros la kialon de komenciĝo de mekanismon de BRICS, sed ankaŭ laboros kune por komuna estonteco.

BRICS estas la akronimo por novmerkata grupo, kiu inkluzivas Brazilon, Rusion, Hindion, Ĉinion kaj Sudafrikon.

Dividu