Xi Jinping emfazis konsultiĝon pri popolaj opinioj per interreto

Mirinda Publikigita: 2022-06-26 13:11:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ankaŭ prezidanto de la Centra Milita Komisiono, lastatempe faris gravajn instrukciojn en la esploro de konsultiĝo pri opinioj de retanoj pri laboroj de la partio kaj akcentis, ke la 20a Nacia Kongreso de la KPĈ estas grava politika evento de la partio kaj la lando. Peti opiniojn pri koncernaj laboroj en la interreto estas efika maniero, per kiu la tuta partio kaj la tuta socio donas proponojn kaj sugestojn pri la ŝtata disvolvado kaj nacia revigliĝo kaj estas viva enkorpigo de tutproceza demokratio en la lando. La aktivado estas multe atentata kaj aktive partoprenata de amaso da popolanoj, kiuj donis multajn konstruivajn opiniojn kaj proponojn. Koncernaj departementoj devas serioze esplori kaj sufiĉe lerni tiujn proponojn. Oni devas lerti en konsultiĝo al popolanoj per la interreto kaj aliaj kanaloj por pli bone aŭskulti la popolanan voĉon, respekti la popolan volon kaj agi laŭ ilia plaĉo, kaj tiamaniere bone plenumos koncernajn laborojn de la partio kaj de la lando.

Dividu