Ĉina prezidanto kaj Gujana prezidento gratulas sin reciproke pri la 50a datreveno de dulandaj diplomatiaj rilatoj

Henggang Publikigita: 2022-06-27 20:30:38
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia gujana paralelulo Irfaan Ali lunde interŝanĝis gratulmesaĝon por festi la 50an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Xi montris, ke ekde la starigo de diplomatiaj rilatoj antaŭ 50 jaroj, la rilatoj inter Ĉinio kaj Gujano atingis gravan disvolviĝon, la politika reciproka konfido senĉese profundigita kaj praktika kunlaboro donas riĉajn fruktojn. Ekde la komenco de la pandemio de KOVIM-19, la du landoj kunlaboras kun solidareco kaj reciproka helpo, verkante novan ĉapitron de amikeco de Ĉinio kaj Gujano.

Xi diris, ke li donas grandan gravecon al la disvolviĝo de la dulandaj rilatoj, kaj volas kunlabori kun Ali por preni la 50an datrevenon de starigo de la diplomatiaj rilatoj kiel ŝancon por levi la dulandajn rilatojn al nova nivelo kaj alporti profitojn al la du landoj kaj iliaj popoloj.

Siaflanke, Ali diris, ke Gujano estas la unua lando en la anglalingva karibio, kiu establis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, kaj ke la lando firme aliĝas al la politiko de unu Ĉinio. Dum la lastaj 50 jaroj, Gujano kaj Ĉinio ĉiam aliĝis al la principo de reciproka respekto, egaleco kaj reciproka profito, kaj la tradicia amikeco inter la du landoj eltenis la provon de la tempo. Li aldonis, ke Gujano estas preta preni la 50an datrevenon de starigo de diplomatiaj rilatoj kiel ŝancon por senĉese profundigi duflankan amikecon.

Dividu