Xi Jinping instigas grenkultivistojn kontribui al nacia nutraĵa sekureco

Henggang Publikigita: 2022-06-28 18:05:02
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde instigis la ĉinajn grenkultivistojn kontribui al nutraĵa sekureco de la lando.

Respondante al letero de grenkultivisto Xu Congxiang el la provinco Anhui, Xi emfazis la modelan rolon ludatan de ĉefaj grenkultivistoj por instigi pli da kamparanoj fari pli grandan kontribuon al la nutraĵa sekureco de la lando.

Xi montris, ke en tiuj ĉi jaroj la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio lanĉis serion da politikoj kaj iniciatoj por subteni grenan produktadon, por firme teni la rizbovlojn de la ĉina popolo kaj doni al grenkultivistoj ŝancon gajni pli da mono, pli da interesoj kaj vivi ĉiam pli bonan vivon.

Xu Congxiang el vilaĝo Zhanghuai en la urbo Fuyang fondis agrikulturan kooperativon en 2010, kiu iom post iom disvolviĝas al grava loka greno-produktanto. Kiam Xi Jinping vizitis la vilaĝon en aprilo 2011, li demandis Xu pri tritikkultivado.

Dividu