Xi emfazas firme teni teknologiojn enmane dum sia inspekto en Wuhan

Xiong Publikigita: 2022-06-29 17:15:13
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 28an de junio Xi Jinping, kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, tiel ankaŭ ŝtata prezidanto de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris inspekton en la urbo Wuhan de la provinco Hubei. Tiam li emfazis, ke scienco kaj tekniko estas la bazo de ŝtata potenciĝo kaj la esenco de nacia sekureco. Por komplete, precize kaj entute praktiki la novan koncepton pri disvolvado kaj profunde novigi evoluigan strategion, estas necese firme teni teknologiojn enmane, fari pli grandan progreson ĉi-rilate, senĉese disvolvi novajn teknologiojn kaj novajn industriojn, kaj formi novajn avantaĝojn de teknologioj en la internacia konkurenco.

Posttagmeze de la 28a de junio, Xi Jinping, akompanate de la sekretario de provinca komitato de la Partio Wang Menghui kaj la provincestro Wang Zhonglin, eniris en entreprenon kaj loĝokomunumon de Wuhan kaj faris inspekton tie.

Dividu