Xi: estonteco de Hongkongo certe estos pli brila

Henggang Publikigita: 2022-06-30 18:25:36
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde diris en Hongkongo, ke la estonteco de Hongkongo certe estos pli brila, se la politiko "unu lando, du sistemoj" estas firme subtenata kaj efektivigita.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, diris: "pli brila estonteco estos ĉarma, se ni antaŭeniras persisteme", kiam li trovis sin en la fervoja stacidomo de Okcidenta Kowloon.

Xi diris, ke kiam "unu lando, du sistemoj" estos subtenata senŝanceliĝe, Hongkongo certe havos eĉ pli brilan estontecon kaj faros pli novajn, pli grandajn kontribuojn al la granda rejuniĝo de la ĉina nacio.

Prezidanto Xi atingis Hongkongon por ĉeesti eventojn markantajn la 25an datrevenon de la reveno de Hongkongo al la patrujo.

Dividu