Xi gratulas Marcos pro lia enoficiĝo kiel prezidento de Filipinoj

Henggang Publikigita: 2022-06-30 18:26:32
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde sendis mesaĝon al Ferdinand Romualdez Marcos por gratuli lin pro la enoficiĝo kiel prezidento de la Respubliko de Filipinoj.

Xi diris, ke antaŭ nelonge li telefone konversaciis kun Marcos kaj atingis gravan konsenton pri tio, ke Ĉinio kaj Filipinoj aliĝas al bona najbareco kaj komuna disvolviĝo. Li pretas kunlabori kun Marcos por kompreni la ĝeneralan direkton de la disvolviĝo de la rilatoj inter la du landoj el strategia kaj longtempa perspektivo, kaj pligrandigi ankaŭ ĉina-filipinan amikecon kaj kunlaboron en la nova epoko, alportante pli da profito kaj feliĉo al la landoj kaj la popoloj.

Dividu