Xi: "Unu lando, du socisistemoj" devas esti longtempe persistata

Henggang Publikigita: 2022-07-01 11:42:21
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede diris en Honkongo, ke "unu lando, du socisistemoj" estis multfoje provita kaj pruvita, kaj ne ekzistas kialo por ŝanĝi tian bonan sistemon kaj ĝi devas esti longtempe observata.

Xi faris la rimarkojn en la kunveno festanta la 25an datrevenon de la reveno de Honkongo al la patrujo kaj la inaŭgura ceremonio de la sesa-perioda registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono.

Xi diris, ke la politiko de "unu lando, du socisistemoj" estas bonega iniciato, kiu ne havas precedencon por sekvi, kaj ĝia fundamenta celo estas subteni la naciajn suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn de Ĉinio, kaj konservi longdaŭran prosperon kaj stabilecon en Honkongo kaj Makao.

Xi diris, "Ĉio, kion faris la centra registaro, estas por la interesoj de nia lando, de Honkongo kaj Makao, kaj de niaj samlandanoj en Honkongo kaj Makao".

Xi diris, ke "Unu lando, du socisistemoj", estinte provitaj kaj pruvitaj refoje, kontentigas la fundamentajn interesojn de la lando kaj la ĉina nacio, kaj tiujn de Honkongo kaj Makao.

Li aldonis, ke ĝi ĝajnas la plenan subtenon de pli ol 1,4 miliardoj da loĝantoj de la patrujo, estas unuanime subtenata de loĝantoj de Honkongo kaj Makao, kaj ĝi estas vaste agnoskita de la internacia komunumo.

Dividu