Xi renkontiĝis kun Leung Chun-ying, vicprezidanton de la Nacia Komitato de la ĈPPKK

Henggang Publikigita: 2022-07-01 15:21:10
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde renkontiĝis kun Leung Chun-ying, vicprezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK), en Honkongo, suda Ĉinio.

Xi laŭdis Leung pro la grandegaj klopodoj, kiujn li dediĉis al antaŭenigo de nacia modernigo kaj prospero kaj stabileco de Honkongo ekde kiam li fariĝis vicprezidanto de la Nacia Komitato de la ĈPPKK.

Xi esprimis esperon, ke Leung plene subtenos la venontan ĉefadministranton de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HKSAR) kaj la sesaperiodan registaron de la HKSAR en ekzercado de leĝbaza regado, kaj faros novajn kontribuojn al la daŭra sukceso de la praktiko de "unu lando, du sistemoj" kune kun personoj el diversaj sektoroj.

Leung esprimis sian dankon al zorgo kaj kuraĝigo de prezidanto Xi, kaj promesis plenajn klopodojn daŭre servi al Honkongo kaj la patrujo.

Ĵaŭde, Xi ankaŭ petis koncernajn partiojn transdoni salutojn al Tung Chee-hwa, vicprezidanto de la Nacia Komitato de la ĈPPKK, kiu estas en Honkongo.

Dividu