Prezidanto Xi admiras novigon kaj teknologion de Honkongo

Henggang Publikigita: 2022-07-01 15:22:30
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde diris, ke sub subteno de la centra registaro, Honkongo utiligis siajn proprajn avantaĝojn por fari rimarkindajn atingojn en baza esploro, talentula kultivado kaj disvolvo en la novigado kaj teknologia sektoro en la lastaj jaroj.

Xi faris la rimarkojn dum sia inspektado al la Honkonga Scienca Parko, akompanata de Carrie Lam, ĉefadministranto de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HKSAR).

Li havis varmajn interŝanĝojn kun honkongaj akademianoj de la Ĉina Akademio de Sciencoj kaj la Ĉina Akademio de Inĝenierio, esploristoj kaj junaj entreprenistoj.

Xi ĵaŭde posttagmeze alvenis al Honkongo por ĉeesti al kunveno celebranta la 25an datrevenon de la reveno de Honkongo al la patrujo kaj la inaŭguran ceremonion de la sesa-perioda registaro de HKSAR en la 1a de julio.

La scienca parko, la plej granda esplor-disvolva kaj komerca kovada bazo en Honkongo, nuntempe estas hejmo de pli ol 1 100 entreprenoj kaj 17 000 novigantoj.

Xi diris, ke la registaro de la HKSAR devas plene ludi la rolon de teknologia novigo por subteni kaj gvidi ekonomian disvolviĝon.

En vizito al la Honkonga Centro por Neŭrodegeneraj Malsanoj ene de la parko, Xi eksciis pri la progreso en la diagnozo kaj kuracado de malsano Alzheimer kaj kuraĝigis esploristojn fari pli da gvidaj atingoj por la mondo.

Interparolante kun akademianoj, esploristoj kaj junularaj reprezentantoj de novigaj entreprenoj, Xi alvokis Honkongon pli bone kunlabori kun ĉefteraj urboj en la Granda Golfa Regiono Kantono-Honkongo-Makao, plifortigi la kunlaboran disvolviĝon de entreprenoj, universitatoj kaj esploraj institucioj, kaj strebi al konstruado de la golfa regiono kiel tutmonda altaĵo por scienca kaj teknologia novigado.

Xi esprimis la esperon, ke la tradicia amo de la patrujo kaj Honkongo estos daŭrigita kaj pli da kontribuo estos farita por konstrui Ĉinion en tutmondan gvidanton en scienco kaj teknologio.

Xi diris, ke klopodoj devas plu esti faritaj por pavimi vojon al la junuloj kaj provizi ilin per pli da kreskospaco.

Ĵaŭde posttagmeze Peng Liyuan, edzino de Xi, vizitis la Xiqu-Centron en la Kultura Distrikto de la Okcidenta Kowloon, kiu estas ejo por la arto de ĉina tradicia teatro.

Ŝi spektis provludojn kaj alte taksis pri la prezentadoj, nomante la spektaklon prezentado de la ĉarmo de la ĉina kulturo. Peng instigis ankaŭ la pli junan generacion de Honkongo havi profundan komprenon de bona tradicia kulturo de Ĉinio, kaj heredi kaj reklami la kulturon.

Dividu