Xi faris gravan paroladon ĉe la kunveno por la 25-jariĝo de reveno de Honkongo al la patrujo kaj la ceremonio de enoficiĝo de la sesa registaro de HSAR

Xiong Linping Publikigita: 2022-07-01 18:27:49
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La kunveno por celebri la 25-jariĝon de reveno de Honkongo al la patrujo kaj la ceremonio de enoficiĝo de la sesa registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono solene okazis la unuan de julio en la Honkonga Centro de Konferenco kaj Ekspozicio. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono ĉeestis la eventojn kaj faris gravan paroladon. Li emfazis, ke en tiuj ĉi 25 jaroj, sub la kompleta subteno de la patrujo kaj sub la kuna penado de la honkonga registaro kaj de ĉiuj sociaj rondoj de Honkong, la praktiko de “unu lando, du sistemoj” en Honkongo ricevis plenan sukceson rekonatan de la tuta mondo. La politiko pri “unu lando, du sistemoj” estas ripete ekzamenita en la praktiko kaj konformas al la esencaj interesoj de la ŝtato, la nacio, Honkongo kaj Makao. Do ĝi estas firme gardata de la patruja popolo kun 1,4 miliardoj da loĝantoj kaj unuanime subtenata de la honkongaj kaj makaaj civitanoj kaj ankaŭ ĝenerale akceptita de la internacia komunumo. Tiel bona sistemo devas esti daŭrigata, sed ekzistas nenia motivo ŝanĝi ĝin.

En la kunvenejo regas soleneco kaj entuziasmo. Sur la panelo la nacia flago kaj la nacia emblemo de la Ĉina Popola Respubliko kaj la flago de la Honkonga Speciala Administracia Regiono estas aparte okulfrapaj. Kiam Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan, akompanataj de Lee Ka Chiu John, la sesa ĉefadministranto de Honkongo kaj lia edzino Janet Lam Lai-sim, promenas en la kunvenejon, la tutaj ĉeestantoj stariĝas kun longaj kaj varmaj aplaŭdoj.

Xi Jinping aliris al la tablo por kontroli la enoficiĝon. Lee Ka Chiu John faris ĵuron ĉe enoficiĝo kaj, vizaĝe al la nacia flago kaj la nacia emblemo de la Ĉina Popola Respubliko kaj al la flago de la Honkonga Speciala Administracia Regiono, levis la dekstran manon por fari la ĵuron laŭ la preskriboj de la Baza Leĝo de HSAR.

Kaj poste, ĉe la kontrolo de Lee Ka Chiu John, la membroj de la administra konsilio de HSAR faris ĵuron ĉe enoficiĝo.

Dividu