Xi Jinping sendis gratulan leteron al forumo pri monda disvolvo

Ĝoja Publikigita: 2022-07-05 12:26:35
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde sendis gratulan leteron al forumo pri monda disvolvo.

Xi substrekis, ke nun la mondo alfrontas drastajn ŝanĝiĝojn kaj pandemion neviditajn en la jarcento, kaj la monda ekonomia reproperiĝo estas malforta kaj lanta, pluapaŝe grandiĝas la disvolva abismo inter la Nordo kaj la Sudo, kaj la mondo eniris en la novan periodon turbuleman kaj ŝanĝiĝeman, tial akcelado de monda disvolvo fariĝis la ĉefa temo antaŭ la homaro.

Pro tio Ĉinio proponis la Mondan Disvolvan Iniciaton. Xi diris, ke Ĉinio pretas klopodi kun landoj tra la mondo por sekvi popolo-centrigitan metodon, konservi promeson profitigi ĉiujn kaj privilegii disvolvon en internacia tagordo.

Dividu