Xi sendis gratulan mesaĝon al David Vunagi, ĝenerala gubernatoro de Salomonoj okaze de Tago de Sendependeco

Ĝoja Publikigita: 2022-07-07 14:35:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde sendis mesaĝon al David Vunagi, ĝenerala gubernatoro de Salomonoj, esprimante gratulon okaze de la 44-jariĝo de sendependeco de la insuloj.

Xi diris, ke en la malpli ol tri jaroj post establo de la diplomatiaj rilatoj inter la du flankoj, profundiĝis politika konfido, kaj vigle disvolviĝis praktika kunlaboro sur diversaj kampoj, kio donis verajn bonaĵojn al la du popoloj. La rilatoj jam fariĝis modelo de unuiĝo, kunlaboro, reciproka utilo kaj komuna gajno por evoluantaj landoj. "Mi alte atentas la disvolvon de la rilatoj, volas komune kun ĝenerala gubernatoro David Vunagi klopodi por pli brila kaj pli bela perspektivo de la dulandaj rilatoj."


Dividu