Xi esprimis kondolencon pri forpaso de japana eksĉefministro Abe

Ĝoja Publikigita: 2022-07-09 15:40:47
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede sendis mesaĝon de kondolenco al japana ĉefministro Fumio Kishida pri la forpaso de japana eksĉefministro Shinzo Abe.

Reprezentante la ĉinajn registaron kaj popolon, ankaŭ nome de li mem, Xi esprimis profundan kondolencon pri la subita kaj malfeliĉa forpaso de Abe kaj donis sinceran simpation al la familio de Abe.

Xi montris, ke Abe faris klopodojn por plibonigi la rilatojn inter Ĉinio kaj Japanio dum sia enoficiĝa tempo kaj pozitive kontribuis al tio.

Dividu