Xi kaj itala prezidento Sergio Mattarella respektive sendis gratulajn leterojn al la malferma ceremonio de la ekspozicio "Originoj de Italio: Antikva Roma Civilizo "

Ema Publikigita: 2022-07-10 14:52:45
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Dimanĉe ĉina prezidanto Xi Jinping kaj itala prezidento Sergio Mattarella respektive sendis gratulajn leterojn al la malferma ceremonio de la ekspozicio "Originoj de Italio: Antikva Roma Civilizo ".

Xi montris, ke Ĉinio kaj Italio estas elstaraj reprezentantoj de orienta kaj okcidenta civilizacioj. Ĉi tiu ekspozicio de la antikva roma civilizo montros la profundan enhavon de la itala kulturo kun plurismaj kaj altvaloraj restaĵoj. Xi esperas, ke la "Ĉina-Itala Jaro de Kulturo kaj Turismo" profitos ĉi tiun okazon por antaŭenigi interŝanĝojn kaj reciprokan lernadon inter civilizacioj, antaŭenigi interligojn inter popoloj kaj injekti novan viglecon en la disvolviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Italio.

Xi emfazis, ke reciproka respekto, solidareco kaj simbiozo estas la ĝusta vojo por la disvolvado de homara civilizacio. Ĉinio volas labori kun la internacia komunumo por subteni la valorojn de egaleco, reciproka lernado, dialogo kaj toleremo inter civilizacioj, por forigi miskompreniĝon de civilizacioj per interŝanĝoj, transpasi la konflikton de civilizacioj per reciproka lernado, kaj transpasi la superecon de civilizacioj per kunekzistado, por antaŭenigi la konstruadon de komunumo kun komuna estonteco por la homaro.

Mattarella diris en sia letero, ke kultura kunlaboro estas grava parto de amikeco inter Italio kaj Ĉinio. En la fono de la nova kronvirusa epidemio, Italio okazigis la ekspozicion de la antikva roma civilizacio kaj serion da aktivadoj de ital-ĉina jaro de kulturo kaj turismo en Ĉinio, kio plene pruvas, ke la fundamento de la duflankaj rilatoj estas profunda. La internacia socio nuntempe alfrontas multajn defiojn, kaj nur per solidareco kaj kunlaboro ni povas trovi justan kaj daŭran solvon. Li kredas, ke Italio kaj Ĉinio daŭre profundigos la duflankajn rilatojn kaj kune konservos la pacon kaj stabilecon de la mondo.

La ekspozicio pri “Originoj de Italio: Antikva Roma Civilizo” inaŭguriĝis tiutage en la Nacia Muzeo de Ĉinio en Pekino.

Dividu