En Pekino okazis kunsido por eldono de “Studprogramo pri Ekonomia Penso de Xi Jinping”

Xiong Publikigita: 2022-07-11 21:01:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 11an de julio la kunsido por eldono de “Studprogramo pri Ekonomia Penso de Xi Jinping” okazis en Pekino, kaj He Lifeng, sekretario de la gvidanta grupo de la Partio en la Ŝtata Komisiono pri Disvolvo kaj Reformo kaj direktoro de la Komisiono, faris paroladon en la kunsido.

He Lifeng diris, ke de post la 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ Xi Jinping, kun la profunda sagaceco, akra juĝkapablo kaj teoria kreipovo de marksisma politikisto, pensulo kaj strategiisto, proponis serion da novaj ideoj, pensoj kaj strategioj pri ekonomia evoluo, formis kaj disvolvis sian ekonomian penson, ĝisfune faris respondojn pri demandoj faritaj de la epoko, la popolo kaj la historio pri nialanda ekonomia evoluo, kaj tiuj respondoj fariĝis scienca kaj teoria gvidlibro de altkvalita ekonomia disvolviĝado kaj socialisma moderniĝado en nia lando.

Dividu