Gratulmesaĝo de Xi Jinping por la fondiĝo de la internacia organizaĵo de la Monda Interreta Konferenco

Xiong Publikigita: 2022-07-12 17:51:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 12an de julio la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping sendis gratulmesaĝon por la fondiĝo de la internacia organizaĵo de la Monda Interreta Konferenco.

Xi notis, ke la establo de la internacia organizaĵo de la Monda Interreta Konferenco estas grava elpaŝo por konformiĝi al la evolua tendenco de la informa epoko kaj por profundigi internaciajn interŝanĝon kaj kunlaboron pri ret-spaco. Xi emfazis, ke ret-spaco koncernas la homan sorton kaj sekve la ret-spaca futuro estas kune kreota de ĉiuj landoj. Ĉinio volas kune kun la internacia komunumo formi ret-spacon pli justan, malferman, inkluzivan, stabilan, sekuran kaj vivan, kaj fari ke la ret-spaco favoru ĉiujn popolojn per pli granda feliĉo.

La kunveno por la establiĝo de la Monda Interreta Konferenco okazis tiutage en Pekino, kaj membriĝis al ĝi koncernaj internaciaj organizaĵoj, institucioj kaj fakuloj.

Dividu