Publikiĝis la angla eldono de la diplomatiaj paroladoj de Xi

Qiujieming Publikigita: 2022-07-12 20:42:03
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La angla eldono de la unua kaj dua volumoj de kolekto de diplomatiaj paroladoj de ĉina prezidanto Xi Jinping estis publikigita de la Centra Redakta kaj Traduka Eldonejo.

Kompilita de la Instituto pri Partia Historio kaj Literaturo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), la kolekto inkluzivas 136 paroladojn inter marto 2013 kaj novembro 2021 faritajn de Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono.

La publikigo de la angla helpos legantojn en- kaj ekster-lande akiri pli bonan komprenon pri la Penso de Xi Jinping pri Diplomatio, la vizion konstrui komunumon kun komuna estonteco por la homaro, la ĉeflanda diplomatio kun ĉinaj trajtoj en la nova epoko kaj ankaŭ la disvolva vojo, kiun Ĉinio elektis.

Dividu