Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al Monda Konferenco pri Tutmonde Gravaj Agrikulturaj Heredaĵaj Sistemoj

Pluveta Publikigita: 2022-07-18 19:40:09
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 18an de julio ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al Monda Konferenco pri Tutmonde Gravaj Agrikulturaj Heredaĵaj Sistemoj.

Xi emfazis, ke la homaro kreis brilan terkulturan civilizacion dum longa historio. Protekti agrikulturajn heredaĵojn estas komuna respondeco de la homaro. Ĉinio aktive respondis la iniciaton de la Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo de la UN pri tutmonde gravaj agrikulturaj heredaĵoj kaj senĉese antaŭenpuŝas protektadon de agrikulturaj heredaĵoj.

Ĉi tiu jaro markas la 20an datrevenon de la iniciato pri la Monda Konferenco pri Tutmonde Gravaj Agrikulturaj Heredaĵaj Sistemoj, prezentita de la Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo de la UN.

Dividu