Monda Junulara Disvolva Forumo malfermiĝis en Pekino

Yu Publikigita: 2022-07-22 15:49:07
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Monda Junulara Disvolva Forumo inaŭguriĝis en Pekino ĵaŭde. Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al la forumo.

La forumon ĉeestis -- per videoligo aŭ persone -- pli ol 100 eminentaj gastoj inkluzive de niĝeria prezidento Mohamed Bazoum, ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres, kaj plenuma prezidanto de la Monda Ekonomia Forumo Klaus Schwab, kaj ankaŭ ĉirkaŭ 2 000 junaj reprezentantoj el pli ol 100 landoj.

La letero de Xi estis laŭtlegita de ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi per video. Ankaŭ Antonio Guterres faris paroladon per video.

La forumon organizis la Ĉina Junulara Federacio kun la subteno de diversaj internaciaj organizoj.

Temoj pridiskutataj en la forumo inkluzivas dungadon kaj entreprenadon, klimatan ŝanĝiĝon kaj verdan disvolviĝon, ciferecan ekonomion kaj altkvalitan edukadon.

Dividu