Xi esprimas gratulon al srilanka nova prezidento

Yu Publikigita: 2022-07-22 19:48:35
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede sendis gratulan mesaĝon al Ranil Wickremesinghe, nova prezidento de la Srilanka Demokratia Socialisma Respubliko.

Xi diris en sia mesaĝo, ke Ĉinio kaj Srilanko estas tradiciaj amikaj najbaroj unu por la alia. Dum la pasintaj 65 jaroj post la starigo de diplomatiaj rilatoj, la du landoj ĉiam antaŭenigis la disvolviĝon de duflankaj rilatoj surbaze de reciproka respekto, egaleco kaj reciproka profito, kaj donis ekzemplon de amika kunekzisto kaj reciprokutila kunlaboro inter grandaj kaj malgrandaj landoj. Post la eksplodo de KOVIM-19, Ĉinio kaj Srilanko kune laboris kaj helpi unu la alian, kaj la tradicia amikeco sublimiĝis.

Xi emfazis, ke li kredas, ke sub la gvidado de prezidento Wickremesinghe, Srilanko certe venkos provizorajn malfacilojn kaj antaŭenigos la procezon de ekonomia kaj socia renormaligo. Li diris, ke li donas grandan gravecon al la disvolviĝo de la ĉina-srilankaj rilatoj kaj volas liveri subtenon kaj helpon al prezidento Wickremesinghe kaj la srilanka popolo en sia povo. Li esprimis esperon, ke ambaŭ flankoj disvolvos la tradician amikecon, firmigos politikan reciprokan konfidon kaj antaŭenigos la strategian kunlaboran partnerecon de sincera interhelpo kaj longdaŭra amikeco inter la du landoj.

Dividu