Xi gratulas novan albanan prezidenton

Qiujieming Publikigita: 2022-07-24 18:14:58
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al Bajram Begaj pro lia enoficiĝo kiel albana prezidento.

Xi montris, ke Ĉinio kaj Albanio havas profundan tradician amikecon, aldonante, ke en la lastaj jaroj, kun la komuna konstruado de la Zono kaj Vojo kaj kunlaboro de Ĉinio kaj mez-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj kiel platformoj, la du landoj profundigis politikan reciprokan konfidon, plifortigis politikan komunikadon kaj antaŭenigis praktikan kunlaboron, farante novan progreson en duflankaj rilatoj.

Xi diris, ke li donas grandan gravecon al la disvolvado de la rilatoj inter Ĉinio kaj Albanio kaj pretas labori kun prezidento Begaj por profundigi duflankajn interŝanĝojn en ĉiuj kampoj kaj plifirmigi la fruktojn de reciprokutila kunlaboro por la avantaĝo de la du landoj kaj iliaj popoloj.

Dividu