Xi sendis gratulmesaĝon al la dua ĉina-afrika forumo pri paco kaj sekureco

Xiong Publikigita: 2022-07-25 20:52:03
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 25an julio la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping sendis gratulmesaĝon al la dua ĉina-afrika forumo pri paco kaj sekureco.

Xi emfazis, ke Ĉinio kaj Afriko estas bonaj amikoj, bonaj kamaradoj kaj bonaj fratoj. Atingi eternan pacon kaj ĝeneralan sekurecon estas la komuna deziro de la ĉina kaj afrika popoloj. Ĉinio ĉiam volas kune kun afrikaj amkoj persisti en la koncepto pri sekureco, komuna, sinteza, kunlabora kaj daŭrigebla, protekti la internacian sistemon kun UN kiel kerno, defendi la internacian justecon kaj formi la ĉina-afrikan sortkomunumon por la nova epoko.

La dua ĉina-afrika forumo pri paco kaj sekureco, organizita de la ĉina Nacidefenda Ministerio, okazis tiutage en la formo de video, kaj la temo estas “plifortigi solidarecon kaj kunagadon por atingi komunan sekurecon”.

Dividu