Grava parolado de Xi en speciala seminario de ĉefaj provinco- kaj ministro-nivelaj kadruloj

Xiong Publikigita: 2022-07-28 15:41:31
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Speciala seminario de ĉefaj provinco- kaj ministro-nivelaj kadruloj kun la titolo “Lernado de la spirito el la gravaj paroladoj de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj saluto al la 20a Tutlanda Kongreso de KPĈ” okazis de la 26a ĝis la 27a de julio en Pekino. Tie Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris gravan paroladon. Li emfazis, ke sur la nova vojo ĉiuflanke konstrui la ŝtaton en socialisman modernan potencon kaj marŝi al la dua jarcenta celo, la tuta Partio devas alte teni la grandan standardon de la socialismo kun ĉinaj trajtoj, persisti en plej novaj atingoj el la ĉiniigo kaj epokigo de la marksismo kiel gvidlinioj, en la memfidoj pri la vojo, teorio, reĝimo kaj kulturo de la socialismo kun ĉinaj trajtoj, kaj en la ideo firme antaŭenigi la grandan reprosperiĝon de la ĉina nacio.

Xi rimarkigis, ke la 20a Tutlanda Kongreso de KPĈ, kiu baldaŭ okazos, estas ege grava kongreso por Ĉinio, kaj ĝi koncernas la estontajn aferojn de la Partio kaj la ŝtato, la estontecon kaj la sorton de la socialismo kun ĉinaj trajtoj, kaj la grandan reprosperiĝon de la ĉina nacio.

Dividu