Xi prezidis kunsidon de ne-Partiaj personoj kaj faris gravan paroladon

Xiong Publikigita: 2022-07-28 19:22:05
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la 25a de julio la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio tenis en Zhongnaihai kunsidon de ne-Partiaj personoj por aŭskulti la opiniojn kaj konsilojn el la centraj komitatoj de la demokrataj partioj, respondeculoj de la Tutlanda Asocio de Industrio kaj Komerco, kaj reprezentantoj el la senpartiaj personoj. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, prezidis la kunsidon kaj faris gravan paroladon. Xi Jinping diris, ke Ĉinio ankoraŭ havas multajn strategiajn avantaĝojn en disvolvado, kaj ĝia ĝenerala ekonomio ankoraŭ baziĝas sur la bona fundamento: forta elasteco, granda potencialo, sufiĉa vivforteco kaj daŭra inklino al prospero. Kiam ni reale efektivigas la decidojn kaj aranĝojn faritajn de la Centra Komitato de KPĈ, ni certe povos kapti la historiajn ŝancojn kaj atingi pliajn sukcesojn en la disvolvado.

Ĉeestis la kunsidon ankaŭ la konstantaj membroj de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ: Li Keqiang, Wang Yang, Wang Huning kaj Han Zheng. Komisiite de la Centra Komitato de KPĈ Li Keqiang komunikis la staton pri la ekonomiaj laboroj en la unua duono de la jaro kaj la konsideron pri la ekonomiaj laboroj en la dua duono de la jaro.

Dividu