Xi Jinping stimulis la armeon klopodi por atingi centjaran celon

Mirinda Publikigita: 2022-07-28 20:46:48
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Okaze de la 95a datreveno de fondiĝo de Ĉina Popola Liberiga Armeo, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, prezidanto de Centra Milita Komisiono Xi Jinping vizitis la ekspozicion “Konduki fortan armeon al revigliĝo—atingoj de konstruado de nacidefendo kaj trupoj en la nova epoko” en la Ĉina Popola Revolucia Milita Muzeo. Li akcentis, ke post 2012 la Centra Komitato de la KPĈ kaj la Centra Milita Komisiono metis atenton en realigo de la revo de Ĉinio kaj la revo de fortigo de armeo kaj gvidis la tutan armeon profunde antaŭenigi politikan konstruadon de trupoj kaj fortigon de la armeo per reformado, sciencteknologio, talentuloj kaj laŭleĝan regadon de la armeo kaj akiris historiajn grandajn atingojn. Heroaj popolaj trupoj verkis novan ĉapitron de la epoko sur la armeo-fortiga vojo kun ĉinaj trajtoj.

Post kvin jaroj oni bonvenigos cent-jariĝon de fondiĝo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo. Ni devas efektivigi la penson de la partio pri fortigo de armeo en la nova epoko kaj klopodi por atingi la centjaran celon de armeo-konstruado kaj senĉese krei novan situcion de la armeaj aferoj kaj liveri strategian subtenon al granda rejuniĝo de la ĉina nacio.

Dividu