Ĉina prezidanto Xi Jinping telefone interparolis kun usona prezidento Joe Biden

Mirinda Publikigita: 2022-07-29 10:48:03
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĵaŭde vespere ĉina prezidanto Xi Jinping laŭ invito telefone interparolis kun usona prezidento Joe Biden. La du ŝtatestroj faris malkaŝemajn komunikon kaj interŝanĝojn pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj aliaj demandoj zorgataj de ambaŭ.

Xi diris, ke nun la du tendencoj de fluktuado kaj reformado daŭre evoluas en la mondo, la deficitoj de disvolvo kaj sekureco senĉese reliefiĝas. Fronte al la mondo ĉe kruciĝo, la internacia komunumo kaj diverslandaj popoloj atendas, ke Ĉinio kaj Usono ludas gvidan rolon por protekti mondan pacon kaj sekurecon kaj akceli tutmondan disvolvon kaj prosperon. Tio estas la devo de tiuj du potencoj.

Xi akcentis, ke rigardi kaj difini la ĉina-usonajn rilatojn el vidpunkto de strategia konkurenco kaj rigardi Ĉinion kiel la plej ĉefan rivalon kaj plej seriozan longtempan defion estas misjuĝo de la rilatoj inter la du landoj kaj miskompreno pri disvolviĝo de Ĉinio, kio erare kondukos la du popolojn kaj la internacian komunumon. La du flankoj devas teni altnivelan komunikadon, bone uzi la nunan kanalon por antaŭenigi la kunlaboron inter si. Ĉinio kaj Usono devas teni komunikadon pri kunordigo de makroskopa-ekonomiaj politikoj, protekto de stabileco de tutmonda industria ĉeno kaj proviza ĉeno, garantio de sekureco de energio kaj greno de la mondo kaj aliaj gravaj problemoj. Rompi rilatojn kaj tranĉi ligilojn malobservante la regulojn malutilas al vigligo de usona ekonomio kaj malfortigos plu la mondan ekonomion. La du flankoj devas malvarmigi la varmajn demandojn de la regionoj, helpi la mondon sin liberigi el la epidemio de KOVIM-19 kaj iri el ekonomia stagno kaj regreso kaj protekti la internacian sistemon kun UN kiel kerno kaj la internacian ordon surbaze de internaciaj leĝoj.

Xi Jinping ĉefe eksplikis la principon kaj porpledon de Ĉinio pri la tajvana demando.

Biden diris, ke Usono esperas fari glatan dialogon kun Ĉinio por akceli interkomprenon kaj eviti misjuĝon kaj miskomprenon, serĉi kunlaborojn en kampoj kun komunaj interesoj kaj taŭge regi diverĝojn. “Mi volas reaserti, ke ne ŝanĝiĝis nek ŝanĝiĝos la politiko de Usono pri unu Ĉinio, Usono ne subtenas sendependiĝon de Tajvano.”

La du ŝtatestroj interŝanĝis opiniojn ankaŭ pri la demando de Rusio kaj Ukrainio kaj Xi reasertis la principojn de Ĉinio.

Dividu