Por potencigi la armeon necesas bone uzi militajn kompetentulojn

Xiong Publikigita: 2022-07-29 20:51:18
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Posttagmeze de la 28a de julio, okaze de la festo al la 95-jariĝo de la fondo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo, la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio faris la 41an kolektivan lernadon por profunde plenumi la armepotencigan strategion pere de talentuloj en la nova epoko. Xi Jinping, ĝenereala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris gravan paroladon kaj, nome de la Centra Komitato de KPĈ kaj la Centra Milita Komisiono, adresis festan gratulon al ĉiuj oficiroj kaj armeanoj de la Ĉina Popola Liberiga Armeo, ĉiuj armitaj policanoj, ĉiuj nemilitistaj personoj en la armeo kaj ĉiuj milicanoj kaj rezervaj trupanoj.

Xi emfazis, ke en la plenumado de armepotenciga strategio per militaj kompetentuloj altigi la kapablon de militistoj kaj trejni ilin altkvalitaj en kvalito kaj moralo kaj kompetentaj en la milita specialeco havas gravan signifon por atingi la celaron de la Partio potencigi la armeon kaj por amplekse konstrui nian armeon en la unuaklasan armeon de la mondo.

Dividu