Xi sendis kondolencojn al filipina prezidento Marcos pro tertremo

Henggang Publikigita: 2022-07-31 15:56:13
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping sabate sendis kondolencan mesaĝon al sia filipina ekvivalento Ferdinand Romualdez Marcos pro tertrema katastrofo.

En la mesaĝo, Xi diris, ke li estis ŝokita pro tio, ke la tertremo kaŭzis viktimojn kaj perdojn de posedaĵoj. Nome de la ĉina registaro kaj popolo, kaj en sia propra nomo, Xi esprimis profundan kondolencon pri la mortoj, kaj etendis sincerajn simpatiojn al la deŝovitaj familioj kaj la vunditoj.

Xi ankaŭ esprimis sian kredon, ke sub la gvidado de prezidento Marcos kaj la filipina registaro, la loĝantoj en la tertrema regiono certe venkos la katastrofon kaj rekonstruos siajn hejmojn.

Dividu